Germano ferias sur la Gargano

0
Vico del Gargano

Vico del Gargano

 

Ni ricevis retmesaĝon de esperantisto, kiu ŝatus renktonti aliajn samideanojn dum sia feriado en Apulujo.
Por peti kontaktinterŝanĝon bonvolu skribi al retpoŝtadreso [email protected]
Jen lia mesaĝo:

 

Saluton estimataj gesinjoroj,

 

mi estas germano el la sudokcidento de germanio, kaj venos kun mia amiko por vizito en Vico del Gargano. La tagoj estas de la 1a ĝis la 7a de septembro.

 

Mi ankaŭ ŝatus renkonti Esperantisto(j)n de la regiono (mia amiko ne parolas Esperanton, bedaŭrinde), se tio estas ebla sen grandaj komplikoj. Eble preni trinkaĵeton aŭ similon, dum mia akompanulo povas amuziĝi propravoje.

Mi avertas vin, ke mi estas meze de miaj kvindekaj jaroj, do ne plu junulo :-).

Eble vi havas ideon?

Plezurigus min audi de vi

Kore salutas

Thomas

EsperanTago ĉe urbo Bari: nova prezidanto por la apula grupo

0

Ni publikigas anoncon, kiu aperis en la 866a numero de Nova Sento In Rete (neperioda retgazeto de itala junularo):

Post la hodiaŭa Esperantago ĉe urbo Bari, nomita “Unu gluto da lingvo internacia”, dum kiu okazis malgranda kunveno de la anaro, Edoardo Nannotti el provinco Lecce estas la nova prezidanto de “Esperantista Defio”, apula Esperanto grupo, la sola entute junulara. Eksiĝas Walter Bruno (ekde septembro studento en universitato ĉe Trento kaj estrarano de IEJ). Post kelkaj tagoj oni oficialigos la novan estraron kaj la celojn de la nova gvido.
 
Nome de la eksa grupestro, bondezirojn pri bona agado kaj plenan kunlaboradon por disvastigi Esperanton inter la junuloj.
 
“Esperantista Defìo” – Gruppo Esperantista di Puglia | Apula Esperanto-Grupo

ESPERANTO – Unu gluto da lingvo internacia ĉe urbo Bari!

0

Esperanto - unu gluto da lingvo internacia ĉe urbo Bari

Merkredon la 9an de julio 2014, komence de la 12.00 horo, okazos neformala kaj promenema Esperanto-renkontiĝo, al kiu la Apula Esperanto Grupo bonvenigas ĉiujn, ĉu Esperantistoj, ĉu simplaj scivolemuloj.

La renkontiĝo ekos ĉe la biletejo de ĉefstacidomo de Bari, en piazza Aldo Moro.

Por pli da informoj, vidu la facebook-paĝon pri la okazaĵo.

“Esperanton: ni priparolu!”, neformala babilado pri la lingvo internacia Esperanto

0

 Ĵaŭdon la 12an de junio, proksimume de piazza Aldo Moro ĉe urbo Bari, okaziĝis malgranda publika renkontiĝo pri la lingvo internacia. La scivolemo de la ĉeestintoj ebligis la grupan prezidanton Walter Bruno, kiu ankaŭ estas respondeculo pri eksteraj rilatoj ĉe Itala Esperantista Junularo, priparoli plurajn flankojn de la Esperanta mondo: jen pri la aparta simpleco de sia gramatiko, jen pri la nombro da festivaloj kaj interŝanĝprogramoj okazigataj tutmonde, oportuno por ekkoni aliajn lokojn, homojn kaj kulturojn en amikeca kaj vere internacia etoso.

Pri tiu temo kontribuis priparoli Edoardo Nannotti, vicprezidanto de Esperantista Defio, ĵus reveninta de la Tutkelta Kongreso de Esperanto, kiu okaziĝis en urbo Pitlochry, en Skotlando.

Inter la temoj pri kiuj ni parolis, aparte menciindas la perkomputila Esperanto kurso Kirek, kiun ni konsilas al tiuj italoj, kiuj emas eklerni Esperanton tuj kaj memstare.

Por daŭra ĝisdatiĝo pri okazontaj renkontiĝoj de la apula grupo, bonvolu aboni ĉe nia facebook-paĝo kaj viziti tiun ĉi retejon.

“Esperanto interkultura ponto, faciligas la internacian komunikadon inter landoj”

0

Intervjuo al Walter Bruno, prezidanto de Apula Esperanto Grupo, ĉe Barleta retgazeto okaze de EsperanTago je la 24a de julio 2013.

Okaze de Esperantago, tio estas la Festo de Esperanto, pasintmerkrede ĉe librejo “Blua Plumo” estis aranĝita de Barleta Esperanto Grupo renkontiĝon por paroli pri la historio de tiu ĉi lingvo, pri ties eblaj uzadoj kaj pri la eblecojn, kiujn ĝi havigus, se ĝi estus elektita kiel internacia lingvo, interalie ŝparo por Eŭropa Unio da 25 miliardoj da eŭro, kvanto simila al itala trijara-ŝtatfinancado. [daurigu legadon ĉe la gazeta retejo (itale)]

IJF 2013 ĉe urbo Ostuni

0

Kelkaj fotoj de la Internacia Junulara Festivalo (IJF), kiu okazis en Ostuni, Apulio, en 2013.

(Legi pli…)

Go to Top